sábado, 30 de octubre de 2010




La 15a Andaluzia Kongreso de Esperanto okazos en  Jaen  inter la tagoj 30a, 31a de oktobro kaj 1a de novembro de 2010.
La kongresejo estos la  Junulara Gastejo de Ĥaeno, kiun ni uzos ankaŭ kiel tranoktejon kaj manĝejon.
                                            
                                           (Fasado de la Kongresejo)

                                           (Salono Ubeda, kunvenejo)

(Babilejo se pluvas) 



(Babilejo se sunas)

Provizora programo inkludas  prelegojn, kolokvojn, debatojn, teatraĵon, projekciadon de e-filmoj, kurson por komencantoj, libro-servon, ekskurson tra la urbo vizitante famajn lokojn.



El 15º Congreso Andaluz de Esperanto se celebrara en Jaen durante los días 30, 31 de octubre y 1 de noviembre de 2010.
La sede del Congreso sera el Albergue Inturjoven y Spa de Jaen, que ofrece también la posibilidad de alojamiento con desayunos y almuerzos.
El programa provisional incluye conferencias, charlas-coloquios, debates, obras de teatro, proyección de películas en esperanto, curso para principiantes, servicio de libros, excursión por la ciudad visitando lugares de interés, como la Catedral, los Baños Árabes y el Castillo de Santa Catalina.




Katedralo

Arabaj banejoj

Kastelo de Sankta Katalina



Se vi deziras ĉeesti kaj partopreni la Kongreson bonvolu plenigi la aliĝilon:

Si deseas asistir y participar en el Congreso, por favor rellena la Hoja de Inscripción:

Hoja de Inscripción en formato pdf (en español)

Aliĝilo pdf-formato (esperante)


KONGRESPROGRAMO
==================


Sabaton la 30an de oktobro:

Ekde la 10,00 horo: Akceptado de kongresanoj, disdonado de la dokumentaro, interkona mateno, projekciado de esperantaj muzikvideoj.


Je la 10,30 horo: Malfermo de la ekspozicio pri esperantaj filatelaĵoj far Cao Xionglin, prezidanto de Nanchang-a Esperanto-Asocio.


Je la 11,00 horo: Malfermo de la libroservo de AEU.


Je la 11,30 horo: Malfermo de la Kongreso. Bonvenigo far la LKK. Salutvortoj de la AEU-prezidanto kaj grupaj delegitoj en Andaluzio. Sinprezento de eksterlandanoj partoprenantaj la kongreson.


Je la 12,00 horo: Paŭzo, senpaga refreŝigaĵo.


Je la 12,15 horo: Prezento-kolokvo: La Andaluza Esperanto-Domo (Julio Herrero).


Je la 13,00 horo: Prezento de "Kiosko de Levanto (4)", transdisciplina almanako kun Esperanto kiel komuna lingvo (Dr. Wolfgang Guenter)


Ekde la 13,45 horo: Tagmanĝo (en la kongresejo).


Je la 16,00 horo: Projekciado de la filmo "Angoroj", de Jacques Louis Mahe, la unua longdaŭra filmo originale parolata en esperanto (1964).


Je la 16,30 horo: Spektado de mallongaj filmoj subtitolitaj en esperanto, kun posta debato kun la direktoro J.M. Asensio.

Je la 17,30 horo: Projekciado de la teatraĵo "Budapeŝta Ekzameno", de Sandor Szathmari.


Je la 18,00 horo: Prelego-kolokvo: Kiu bone prononcas Esperanton aŭ nefacila prononco de facila lingvo. ( Maciej Jaskot).


Je la 18,45 horo: Promenado kaj vizitoj tra la urbo.

Eksterkongresa programero:
Fronte al la Kongresejo situas la Nova Teatro Infanta Leonor, kie la sabaton 30an de oktobro en du sesioj, je la 19,30 kaj la 22,00 h. la fama mimika trio TRICIKLE ludos la verkon  GARRYCK.
Prezoj de la enirbiletoj:
Sidloko en la partero = 33 eŭrojn
En amfiteatra galerio =  25 eŭrojn
Rabato 50% al akompanataj infanoj (ĝis dekdujaraj)  
Rabato 25% al junuloj (ĝis dudekkvinjaraj), prezentante la identigan karton.
Enirbiletojn oni povas aĉeti ĉe El Corte Ingles aŭ ĉe la Teatro mem.

Frente al albergue está situado el Nuevo Teatro Infanta Leonor. El Viernes 29 de octubre, a las 21 horas y el Sábado 30 de octubre, a las 19’30 y 22 horas hay un espectáculo en él del famoso trío mímico TRICICLE, la obra GARRYCK.

Precio de las entradas: Patio de Butacas: 33 euros y Anfiteatro: 25 euros
*Menores 12 años acompañados 50% descuento
*Menores 21 años presentando carnet: 25% descuento.
Venta de billetes en el propio teatro y en El Corte Inglés. ¡Aún hay entradas!


Dimanĉon la 31an de oktobro:


Ekde la 10a horo: Viziteblaj la ekspozicio kaj la libro-servo.

Je la 10,00 horo: Poezio en Esperanto (Angel Arquillos). Deklamado de du poemoj en esperanto kaj hispane kun klarigo pri la traduksistemo.


Je la 10,45 horo: Prelego-kolokvo: La Mistera Jaeno. La Sankta Vizaĝo kaj la Belmezaj Vizaĝoj (Jose Maria Rodriguez).


Je la 11,30 horo: Projekcio de la teatraĵo "La Duonokulvitro", de Aŭgusto Baissac.

Je la 12,00 horo: Hispanlingva prelego: La Lengua Internacional en la Educación Intercultural (Antonio Fabian Jimenez).

Je la 13,00 horo: Prezento-kolokvo: Miaj travivaĵoj kun Esperanto (Andres Martin kaj Luis Jose Sanchez)

Ekde la 13,45 horo: Tagmanĝo (en la kongresejo).


Je la 15,45 horo: ĝenerala Kunsido de AEU (esperante kaj hispane).


Je la 17,15 horo: Amuzaj rakontetoj (Esperanta Klubo Aksarkio).


Je la 18,15 horo: Prelego-kolokvo: La procezo pri la olivoleo-produktado (Jordi Lietor


Je la 19,15 horo: Fermo de la Kongreso kaj elekto de la venontjara kongresurbo.


Je la 19,30 horo: Promenado kaj vizitoj tra la urbo.


Lundon la 1an de novembro:


Ekde la 10a horo: Ekskurzo al vizitindaj lokoj en Jaen.


Je la 14,00 horo: Komuna tagmanĝo kaj adiaŭo.

Cómo llegar al congreso en automovil:

· Procedente del norte (Bailén, Madrid):
1. A-44 desde Bailén hasta la salida del km 36
2. Avanzar 500 m y tomar la A-316 (equivale a la Ronda Norte de Jaén) sentido Córdoba
3. Salir en la salida 60 (Fuerte del Rey / Jaén Centro)
4. En la rotonda, toma la primera salida hacia Jaén (JP-2332)
5. Al entrar en Jaén, tras el primer semáforo, seguir recto por la calle Doctor Gómez Durán.
6. Tras una empinada cuestecilla, girar a la izquierda en una gran avenida llamada Av. Andalucía o Gran Eje.
7. Proseguir en ella 700 m hasta el final de la calle. Habrá un túnel en el centro de la calle, evitarlo y colocarse en el carril que hay a la derecha del túnel.
8. Girar en la 1ª calle (a la altura del túnel) a la derecha cuesta arriba (c/ Alfredo Kraus) y a continuación seguir recto en otra recta aún más larga, cuando acaba, seguir recto una nueva cuesta (c/ Puerta del Sol).
9. Cuando acaba dicha cuesta girar a la derecha (c/ Millán de Priego). El albergue está avanzando 300 m, por lo que, si encuentras aparcamiento, aprovéchalo para aparcar. Si no lo encuentras, al final de esa calle hay un parking cubierto de pago. El albergue está encima del parking (40 m cuesta arriba a pie).

· Procedente del oeste (Córdoba):
1. A-4 de Córdoba a El Carpio
2. Carretera nacional A-306 de El Carpio hasta Torredonjimeno.
3. Tomar la autovía A-316 hacia Jaén hasta la salida 63.
4. Seguir recto hasta una rotonda frente a los Bomberos, en dicha rotonda tomar la salida Av. Andalucía;
5. Proseguir 2 km.
6. Igual al apartado 7 de quienes proceden del norte.

· Procedente del sur (Granada):
A-44 hasta la salida 42 hacia Jaén Sur/Av. Granada/Baeza/A-316/Úbeda
450 m
En la bifurcación, mantente a la izquierda y sigue las indicaciones
1,3 km
En la rotonda, toma la segunda salida e incorpórate a Ctra de Granada/J-14 en dirección Jaén/Av. Granada. Pasa 2 rotondas
2,7 km
En la rotonda, toma la primera salida en dirección Av de Granada/N-323a/JA-3200
900 m
Gira a la derecha en Av de Madrid/N-323a/JA-3303/JV-2222
500 m
Gira a la izquierda en Calle de Baeza/JA-3303. Continúa hacia JA-3303
800 m
Gira a la izquierda en Calle de Núñez de Balboa
210 m
Gira a la derecha en Calle Doctor Luzón
46 m
Gira a la derecha en Calle de Millán de Priego
140 m
Gira a la izquierda para continuar por Calle de Millán de Priego
35 m
Toma la 1ª a la derecha hasta Plaza de Cambil

http://maps.google.es/maps?f=d&source=s_d&saddr=C%C3%B3rdoba&daddr=Calle+de+Borja,+23004+Ja%C3%A9n&hl=es&geocode=FTcTQgIdcBO3_ykxew97e99sDTG8mcKHJz3Whw%3BFdFfQAIdNhjG_ymLhfANEtdtDTGiqNkgFBKtCQ&gl=es&mra=ls&sll=37.773265,-3.79489&sspn=0.00826,0.013797&g=Calle+de+Borja,+23004+Ja%C3%A9n&ie=UTF8&ll=37.776617,-3.794875&spn=0.010939,0.021973&z=16


KIEL ALVENI AL LA KONGRESEJO SEN AŬTO:


Rekte el la busstacidomo ne eblas iri buse al la kongresejo (demandu pri la Teatro Infanta Leonor, kiu estas pli fama), eblas nur piede, 10'.


El la fervoja stacidomo: Eblas iri piede, 20', sed ĉiam supren. Ĉu via valizo estas peza? Eblas ankaŭ preni buson, sed nuntempe la urbo estas tute sub riparoj kaj nur la linio 15 povas porti vin al la Teatro Infanta Leonor, ĝuste apud la Junulara Gastejo. Sed sabate la buslinio n-ro 15 pasas ĉe la trajnejo je ĉiu horo kaj 30 minutoj (unu po horo). Vendredre ĉiun duonhoron. La buso trairas la centron, kaj kelkajn kvartalojn, do la veturado daŭras pli malpli 35 minutojn.
Alia eblo estas preni taksion, pli kosta sed la distanco ne estas tro longa.

jueves, 14 de octubre de 2010

Aperis la 87-a numero de GAZETO ANDALUZIA

Ĵus aperis la n-ro 87-a de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.  Ni invitas legi la revuon al ĉiuj andaluzaj geesperantistoj.  Ene de ĝi Vi trovos informojn pri la disvolviĝo de esperanto en Andaluzio; la lastajn novaĵojn pri la okazigo en Jaeno, fine de la monato oktobro, de la ĉi-jara Andaluza Kongreso de Esperanto; artikolon pri la libro “1984” de George Orwell kaj liaj rilatoj kun esperanto;  historian esploron pri skota reĝo, kies postmortaj restaĵoj, ripozis en Andaluzio.  Esperanta Jura Asocio, internacia faka asocio, sinprezentas en la paĝojn de nia revuo. “Lingva Angulo” pruvos klarigi kiamaniere  uzi la propozicion “ĉu”.  Itala samideanino parolas nin pri la ĵus okazita 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, la mongola ĉefurbo.  La historia fako “Notoj pri Esperanto kaj Andaluzio” parolas ĉi-numere pri elstara hispana sciencisto, politikisto kaj esperantisto Generalo Emilio Herrera Linares, kiu naskiĝis en Granado.  Ĉi-numere ni turismas en Linares; pri Jaeno ankaŭ temas la paĝoj pri Misteroj kaj Legendoj, ĉi-foje ni parolas pri la Sankta Vizaĝo de Jaeno.  Dank’al la paĝo “Andaluza Kuirarto” ni lernos kuiri pagelon laŭ la stilo de la urbo Rota en Kadizo kaj fine, la flamenka paĝo temas pri la ministaj kantoj.

Do, jen nova eldono de nia revuo en esperanto.  Ni invitas al ĉiuj gesamideanoj ne nur legi ĝin, sed ankaŭ kunlabori okaze de la venontaj numeroj.  Ni memorigas al ĉiuj, ke nia revuo aperas 4-foje en la jaro.

Pliaj informoj pri la revuo en:  esperanto14  heliko  ono.com     heliko = @


Acaba de aperecer el número 87 de GAZETO ANDALUZIA, órgano oficial de la Asociación Andaluza de Esperanto.  Invitamos a todos los esperantistas andaluces a leer la revista.  En ella podreis encontrar informaciones sobre el idioma esperanto en Andalucía; las últimas noticias sobre el Congreso Andaluz de Esperanto, que se celebrará este año en Jaén a finales del mes de octubre; un artículo sobre el libro de George Orwell "1984" y sus relaciones con el idioma esperanto; un estudio histórico sobre un rey de Escocia, cuyos restos mortales descansaron en Andalucía.  La Asociación de Juristas Esperantistas se presenta en las páginas de la revista.  La sección "Lingva Angulo" intentará aclarar cómo usar correctamente la partícula "ĉu".  Una esperantista italiana nos habla del 6º Congreso Asiatico de Esperanto, que ha tenido lugar en Ulan-Bator, capital de Mongolia.  La sección de historia "Notas sobre el esperanto y Andalucía" nos habla en este número sobre un destacado científico, político y esperantista español que nació en Granada, el General Emilio Herrera Linares.  Haremos turismo en Linares y siguiendo en Jaén hablaremos de misterios y leyendas de Andalucía, esta vez sobre la reliquia del Santo Rostro.  En la página "Andaluza Kuirarto" aprenderemos a cocinar urta a la roteña y por último en la página de flamenco podremos leer algo sobre los cantes mineros.

Así que te presentamos un nuevo número de nuestra revista en esperanto.  Y por supuesto no sólo invitamos a todos los esperantistas a leerla, sino también a colaborar con ella en los próximos números.  Os recordamos que la revista es cuatrimestral.

Más información sobre la revista en:   esperanto14 arroba ono.com   arroba = @