domingo, 6 de marzo de 2011

Kunsido en Sevilo


Je la 11-a horo matene, la 5-an de marto, en alloga trinkejo de Sevilo, apud la konata "Centro Cívico Las Sirenas" kie kutime oni gvidas kursojn de Esperanto kaj okazigas kongresojn, 14 homoj kunsidis kun la celo prepari la eventon "Centjariĝo de Esperanto en Sevilo" Mia edzino kaj mi tre ĝuis la kunsidon ĉar la etoso estis tre bona kaj la programo ofertas interesajn prelegojn kaj partoprenon de orkestro kaj koruso, kiu kantos "La Espero" interalie. Mi tre ĝuis saluti denove la prezidanton de la Sevila Esperanto-Asocio kaj la ceterajn estraranojn. La plimulto, inter ili mi, surpriziĝis tuŝante la juvelan "Libro de Actas" de la Asocio, datigita de 1911. Pri la evento mi informos al vi pri dato, loko, ktp, pere de nia blogo, ĉar valoras la penon ĉeesti por akompani niajn gesamideanojn okaze de tiel grava centjariĝo.
Ángel Arquillos
Casa de las Sierenas (Svilla)

No hay comentarios:

Publicar un comentario