jueves, 26 de mayo de 2011

Ecologistas en Acción




Hodiaŭ, kiel anoncite, ni kunsidis kun membroj de la grupo “Ecologistas en Acción”, en la t.n. Casa Invisible de Malago, strato Nosquera, 11. Ĉiuj interesiĝis pri Esperanto kaj atente aŭdis la prelegon fare de Carmen  San-Segundo pri la vivo de Zamenhof kaj la unuaj paŝoj en Esperanto, unuaj kongresoj, kaj diversaj grupoj kaj Asocioj. Mi parolis pri la 16 reguloj de Esperanto kaj pri niaj aferoj, klasoj, renkontiĝoj, perretaj kursoj, ktp. Kiel dirite, ĉiiuj interesiĝis kaj eble ni havos novajn lernantoj por la venonta kurso. Inter la ĉeestantoj estis Solo Tronik kaj lia amatino el Pollando. La babilado estis tre interesa kaj ni promesis kunsidi denove por paroli pli profunde pri la lingvo, ĉar hodiaŭ temis pri presentado de la gramatiko kaj historio de Esperanto.


Ángel Arquillos

viernes, 20 de mayo de 2011

Gitar-muziko en KD


Pasis multe da jaroj por ke nia kara samideano Juan Antonio Torres "Juanto" povus ĝui kaj aŭskulti sian muzikon surdiskigitan, kaj finfine lia sonĝo realiĝis. Ĉiuj konas lin, sed ne kiel fama gitar-ludisto, ĉar terura aŭtomobil-akcidento tranĉis lian karieron kiam li estis tre juna, sed ne lian vivon kaj viglecon malgraŭ grandaj sekvaĵoj de malsano, kiuj ne malpermesas al li travojaĝi la mondon, ami Esperanton, partopreni multajn renkontiĝojn, kongresojn, ktp. Mi miras lin ĉar li estas ekzemplo de homo, kiu tre amas la vivon kaj spiritajn aferojn. Li vere feliĉas kaj mirigas la ceterajn. Mi gratulas lin kaj deziras al li longan kaj feliĉan vivon. Gratulon Juanto!, via muziko belsonas ĉar vi ludis arte kaj nun malgraŭ ĉio, amas la homaron kaj estas esperantisto. Vi estas granda Juanto!
Ángel Arquillos

sábado, 14 de mayo de 2011

Renkontiĝo kun Solo kaj Vinga




Lastatempe ni havas oftajn vizitojn de geesperantistoj, kaj ni ĝoje bonvenigas ilin ĉiujn. Hieraŭ vespere ni rendevuis kun nia malagana samideano "Solo-Tronik", fama internacie konata kantisto kaj komponisto de kanzonoj en Esperanto, kaj lia amatino Vinga Kruszyk el Pollando. Bedaŭrinde kelkaj grupanoj ne povis ĉeesti la rendevuon pro diversaj kialoj, ĉefe malsano. Mi esperas ke por la venonta kunsido kun ambaŭ, alvenos pliaj homoj ĉar mi estos intervjuita de Vinga kaj denove ni ĝuos interesan babiladon pri diversaj temoj precipe pri Esperanto.

martes, 10 de mayo de 2011

Prelego pri Esperanto "Casa Invisible de Málaga"

Prelegos: Carmen San-Segundo kaj Ángel Arquillos. Ĉiuj estos bonvenaj!