miércoles, 31 de agosto de 2011

Kunsido en Sevilo


Karaj samideanoj: Mi informas vin , ke la kunsido de la venonta sabato ĉe Sevilla estos je la 12-a horo matene ĉe la strato Torneo, 64. Ni estos tie atendante ĉiujn. Bonvolu sendi al mi konfirmon pri via partopreno kaj telefonnumeron de viaj poŝtelefonoj por kontakti se estas necese.
Klarigo: La strato Torneo estas apud la rivero Gvadalkiviro, kaj la numero 64 estas tre proksime al la benzinejo de tiu ĉi strato.
Ĝis baldaŭ.

martes, 30 de agosto de 2011

Sukcesa 78-a Itala Kongreso de Esperanto en Torino


Post mia ĉeesto al la 78-a itala kongreso de Esperanto, mi pretas daŭrigi mian laboron preparante nian andaluzan kongreson kune kun la ceteraj gesamideanoj el Kordovo, Sevilo, Jaeno, Vélez... Unu semajno sufiĉas por ĝui neforgeseblan sperton, ĉar krokodilado estis preskaŭ neebla kaj tio devigis al mi pensi kaj paroli la tutan tempon en Esperanto. Tion ni devas klopodi dum la venonta kongreso en Sevilo, kie mi esperas vidi vin ĉiuj, ĉar ni havos Ĝeneralan Kunsidon por elekto de novaj postenoj por plifortigi la Asocion kaj aranĝi eventojn kaj novan kongreson.                               
Vidu kelkajn fotojn pri la itala kongreso, kie ĉeestis pli ol 265 homoj el multaj landoj.

Ekkskurso Lago Maggiore

Dum manĝado

Kongres-enirejo

Basiliko Superga

Urbodomo de Torino
Ángel Arquillos

lunes, 29 de agosto de 2011

APERAS LA N-RO 90 DE GAZETO ANDALUZIA



La numero 90 de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĵus aperis.  En ĝiaj 44 paĝoj estos eble trovi informojn pri la Esperanto-Movado en Andaluzio; rakonteton pri meteorito falita sur onuban vilaĝon en la jaro 1932-a; lingvajn konsilojn pri la korekta uzado de la imperativo en esperanto; raporton pri la ĝenerala kunsido de la Asocio okazinta en Malago la pasintan monaton januaron; artikolon pri la naciaj domajnoj ĉe Interreto kaj pri la movado enirigi la uzon de la domajno .and por Andaluzio.  Aperas ankaŭ artikolo pri la lingvo esperanto kaj la mara flaga alfabeto; la rubriko “Paĝoj pri Nia Historio” parolas pri la unua kurso de esperanto organizata en Sevilo en la jaro 1910-a; tiu pri internaciaj esperanto-asocioj temas ĉi-numere pri ILEI, la internacia asocio de instruistoj de esperanto.  Se Vi ŝatas turismi tra Andaluzio Vi trovos ĉi-numere abundajn informojn pri la onuba vilaĝo Alosno kaj oni sciigas al la legantoj pri la andaluza deveno de la holivuda diino Rita Hayworth.  Fine la rubriko pri Flamenko omaĝas al la granada kantisto Enrique Morente, forpasinta pasintjare.

Memoru, ke la revuon ricevas la membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, espereble post unu aŭ du semajnoj. Se ankaŭ Vi deziras ricevi la revuon bv. kontakti kun mi.

José María Rodríguez.  Redaktoro de Gazeto Andaluzia















 


viernes, 5 de agosto de 2011

Juan Diego en Eslovaquia


Aunque me he enterado por casualidad, la noticia me parece sensacional y quiero comunicarla a todos. Nuestro querido Juan Diego de Ronda, se encuentra actualmente en Eslovaquia, donde está en prácticas en la organización E@I (www.ikso.net) que gestiona, entre otros, el proyecto de LERNU. Desde aquí le deseamos todo lo mejor y que demuestre que en Andalucía trabajamos por el Esperanto y estamos dispuestos a colaborar en todo lo que esté a nuestro alcance.

Kvankam hazarde mi sciis pri la afero, la notico ŝajnas al mi ege interesa kaj mi volas infomi al vi ĉiuj. Nia kara Juan Diego el Arundo, troviĝas nuntempe en Slovakio, kiel staĝanto en la organizo E@I (www.ikso.net), kiu regas, i.a., la projekton LERNU. De ĉi tie ni deziras al li ĉion bonan kaj ke li demonstru ke en Andaluzio ni laboras por Esperanto kaj ni pretas kunlabori en ĉio kion ni kapablos.

LA ASOCIACIÓN ANDALUZA DE ESPERANTO EN LA RED DE ASOCIACIONES DIGITALES ANDALUZAS




Nuestra Asociación se ha dado de alta en la Red de Asociaciones Digitales Andaluzas. Se trata de un portal creado por la Junta de Andalucía como punto de encuentro y de conocimiento de todas las asociaciones andaluzas. El objetivo de este portal es mejorar la comunicación y la colaboración entre las asociaciones andaluzas, y entre éstas, la ciudadanía y la Administración. Nuestro objetivo también es dar a conocer la existencia de una asociación empeñada en difundir la lengua internacional Esperanto en Andalucía. A través de este portal pretendemos también dar a conocer regularmente todas las actividades que podamos llevar a cabo, para que así sean conocidas no sólo por los esperanto-parlantes.  Por supuesto se pueden dejar mensajes, apoyar a la Asociación, etc.


Puedes visitar la ficha de nuestra asociación en:

http://www.asociacionesdigitalesandaluzas.org/content/asociacion-andaluza-de-esperanto

miércoles, 3 de agosto de 2011

Sukcesa 96-UK en la belega urbo Kopenhago


Dum unu semajno, dudeko da hispanoj ĝuis la 96-UK-on en la mirinda urbo Kopenhago, kie, malgraŭ stranga somero, -pluveto kaj malvarmo-, la unuaj du tagoj, la ceteraj pliboniĝis kaj nia revo realiĝis, ĉar kunsidi kun homoj el pli ol 60 landoj, ne estas ĉiŭtaga afero, kaj babili kun la plej elstaraj geesperantistoj, imagu, estas grava sperto. Post ĉi neforgesebla semajno, denove en Hispanio mi pripensas la aferon aranĝi nian kongreseton en Sevilo, ĉar sevilanoj pretas kaj la ceteraj membroj de AEU mi esperas ke ankaŭ. Per la paĝaro "Libera Folio" http://www.liberafolio.org/uk2011 vi povas legi detale kio okazis dum la kongreso. Mi informos pri mia sperto en nia bulteno kaj en Gazeto Andaluzia. Kompreneble en Libera Folio vi scios preskaŭ ĉion okazinta, sed en niaj gazetoj, mi parolos pri mia persona vidpunkto kaj sperto kun fotoj. Mi aldonas kelkajn por ke vi vidos ion. La venonta UK okazos en Vietnamio, kiu kuraĝas aliĝi al tiu kongreso? Mi pripensas la aferon, ĉar la vojaĝo estas tro longa, kaj eble multekosta.

Ángel Arquillos