jueves, 22 de septiembre de 2011

Jorge Camacho partoprenos nian kongreson!


Jorge Camacho Cordón, unu el la plej elstaraj poetoj en la lingvo esperanto, partoprenos la Andaluzian Kongreson okazonta en la urbo Sevilo.  Interalie li gvidos atelieron pri poezio kaj se eble, li respondos kaj klarigos aferojn pri gramatikaj duboj por tiuj kiuj lernas la lingvon aŭ por tiuj kiuj deziras plibonigi sian scipovon de esperanto.  Ni bonvenigas lin kaj deziras al li ĉion bonan dum lia  restado en Andaluzio.

lunes, 19 de septiembre de 2011

Incendio en Vinilkosmo


Pasintan nokton, 18a-19a de septembro, okazis terura katastrofo  ĉe VINILKOSMO/EUROKKA.
La ekzercejo n-ro 7 kie ekzercis 3 rokaj bandoj kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA, kie estis la sonsistemo, stokita materialo por la studio, instrumentoj kaj la plej granda parto de la ko-diskoj de Vinilkosmo, estis detruitaj de incendio.


El la listo "HEF-anaro".

viernes, 16 de septiembre de 2011

"El Esperanto en la actualidad"


En los monitories de TV que pone a servicio del público el Servicio Municipal de Transportes Urbanos de Santander, al menos durante esta semana,  estan pasando un reportaje titulado "El Esperanto en la actualidad".

miércoles, 7 de septiembre de 2011

DANCA SPEKTAKLO "NOTRE DAME"


Nia almeria samideano  INDALECIO SEGURA GARCÍA  estas membro de la danc-grupo “Esmeralda”, kiu nuntempe prezentas en kelkaj vilaĝoj de la tuta Andaluzio la spektaklon “Notre Dame”.  Temas pri  adaptado por danca reprezento de la fama verkaĵo de Victor Hugo.  Ni invitas ĉiujn andaluzajn geesperantistojn ĉeesti la danc-spektaklon.  Jen la programo por la venontaj monatoj:
 Septembro                                                         Oktobro


8-a Santa Fé (Granado)             1-a La Carolina (Jaeno)

9-a Zaidín (Granado)                 7-a Puente Genil (Kordovo)

10-a Santa Fé                          8-a Úbeda (Jaeno)

18-a Torredonjimeno (Jaeno)    15-a Armilla (Granado)

23-a Villacarrillo (Jaeno)            22-a Adra (Almerio)

                                             28-a Linares (Jaeno)

                                            29-a Nijar (Almerio)









domingo, 4 de septiembre de 2011

Sukcesa kunsido en Sevilo


La 3-an de septembro, en la belega urbo Sevilo, dek-tri homoj kunsidis en harmonia etoso por trakti gravajn temojn pri la Centjariĝo de Sevilo kaj la Andaluzia Kongreso, okazontaj en oktobro, pri kies programeroj datoj k.t.p. oni informos ĉi semajne perrete kaj pere de nia blogo kaj bulteno. Atentu la blogon ĉar ni aperigos novan afiŝon kaj novan paĝon pri la eventoj kune kun detala programero. Dankon.