miércoles, 30 de mayo de 2012

JAM LA NUMERO 94-a DE GAZETO ANDALUZIA



Jam aperis la n-ro 94-a de la oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, GAZETO ANDALUZIA. Cele ŝpari iom da mono okaze de la dissendado, ekde nun la revuo estas iomete pli maldika, tamen abundas informoj, historioj kaj interesaĵoj pri Esperanto kaj pri Andaluzio.

Tiel, sur la 36 paĝoj de ĉi nova numero, la leganto trovos informojn pri la Esperanto-movado en Andaluzio kaj la protokolon de la ordinara ĝenerala kunveno de nia asocio okazinta en Kordovo dum la monato februaro. La sekcio pri historio de Andaluzio parolas pri Abbas Ibn Firnas, la unua homo kiu sukcese flugis. Nia samieano Juan Cuquejo verkis por ni ĉiujn novelon sub la titolo Ĉevaĉjoj; la sekcio pri gramatiko pruvos montri kiamaniere uzi ĝuste NEK kaj la emfazan EĈ NE. La revuo estas dediĉata al la kordova vilaĝo Puente Genil, do tra kelkaj paĝoj estos eble koni ĝian historion, monumentojn, festojn kaj gastronomion. La sekcio pri historio de la movado en Andaluzio prezentas al la legantoj sevilan samideanon: Casto Vilar y Garcia (1851-1925). La paĝo pri Flamenko parolas pri la Usona Flamenka Festivalo kaj la sekcio pri misteroj en Andaluzio montras al ni terurajn okazintaĵojn ĉe la pavilono por kolombo-pafadi en Jabugo (Onubo).
Do, post kelkaj semajnoj la AEU-anoj ricevos ĉi novan numeron de la revuo, eble jen plia kialo por aparteni al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĉu ne? Se Vi ne estas membro de nia asocio kaj vi interesiĝas pri la revuo, bv. kontakti kun ni:

GAZETO ANDALUZIA
Apartado de Correos 3142
14080 Córdoba

No hay comentarios:

Publicar un comentario