lunes, 31 de mayo de 2010

Esperanto en bibliotekoj / El Esperanto en las bibliotecas

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (AEU) iniciatis antaŭ kelkaj jaroj la kampanjon "Esperanto en bibliotekoj" kaj dank' al tio nuntempe Esperanto ĉeestas en pli ol 200 bibliotekoj en la tuta Andaluzio.
La senpagaj disdonado kaj sendado de libroj, vortaroj, gazetoj, ktp en aŭ pri Esperanto al tiom da bibliotekoj postulas de ni altan elspezadon, kion foje ni malfacile povis plenumi.
Nun ni petas vian kunlaboron, ke ni povu daŭrigi tian kampanjon. Vi povas kunlabori per la jenaj 4 facilaj paŝoj:

1) Aĉetu de AEU la libron "Sanga Nupto" de Federico García Lorca, kaj/aŭ la libron "Platero kaj mi" de Juan Ramón Jiménez, je la prezo da nur 2,5 eŭroj po ekzemplero.
Ambaŭ verkoj estis eldonitaj de AEU kiel libroj de la serio
"Hispana Literaturo", kiun konsistigas ĝis nun 9 verkoj de
hispanaj aŭtoroj:
1) La familio de Pascual Duarte (Camilo José Cela)
2) Astura Bukedo (plej bonaj aŭtoroj de Asturio)
3) Sentempa sinfonio (antologio de hispanaj poemoj)
4) Poeto de l' popolo (Miguel Hernández)
5) La stultaj infanoj (Ana María Matute)
6) Tirano Banderas (Ramón del Valle-Inclán)
7) Sanga Nupto (Federico García Lorca)
8) Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (Pio Baroja)
9) Platero kaj mi (Juan Ramón Jiménez, nobelpremiito) .

2) Pagu la koston ĉe BBVA 0182 4106 71 0207160717
3) Donacu la libro(j)n al iu biblioteko (publika, urba, universitata, gimnazia, lerneja, ktp) en via kvartalo, en via vilaĝo, en via urbo.
4) Sendu mesaĝon al ni
andaluciaesperanto@gmail.com informante al kiu biblioteko vi donacas la libron (por nia statistiko).
Indiku ankaŭ al kiu adreso ni sendu la libron: ĉu al via adreso aŭ rekte al la adreso de la biblioteko?

En kiuj bibliotekoj en Andaluzio estas jam libroj en esperanto?
Klaku la ligilon http://www.juntadeandalucia.es/cultura/rbpa kaj en ties paĝo skribu:

a) ene de la kadro Consultar el catálogo de serĉu, ekzemple: 03 CORDOBA (PROVINCIA)

b) ene de la kadro Buscar skribu: esperanto
c) klaku Buscar
Tuj aperas paĝo kun 84 registroj. Klaku, ekzemple, sur la aŭtoro Gutiérrez Adúriz, Miguel kaj aperas tiuj 8 bibliotekoj de Kordovo kaj ties provinco, kie troviĝas la libro Esperanto: curso del idioma internacional.
Ni esperas vian kunlaboradon!
Noto: Nepra kondiĉo por ĉi tiu oferto estas la donaco de la libro(j) al iu Biblioteko.

La Asociación Andaluza de Esperanto (AEU) inició hace unos años la campaña "Esperanto en las bibliotecas" y, gracias a eso, en la actualidad el Esperanto está presente en más de 200 bibliotecas en toda Andalucía.
El reparto y envío gratuitos de libros, diccionarios, revistas, etc. en o sobre Esperanto a tantas bibliotecas nos exige un alto gasto, que a veces dificilmente hemos podido realizar.
Es ahora cuando pedimos vuestra colaboración para que podamos continuar con tal campaña. Podéis colaborar siguiendo éstos 4 sencillos pasos:
1) Compra en AEU el libro "Sanga Nupto" (Bodas de Sangre) de Federico García Lorca, y/o el libro "Platero kaj mi" (Platero y yo) del premio nobel Juan Ramón Jiménez, al precio de sólo 2,5 euros por ejemplar.
Ambas obras fueron editadas por AEU como libros de la serie "Hispana Literaturo" (Literatura Española), que hasta ahora consta de 9 obras de autores españoles:
1) La familio de Pascual Duarte (Camilo José Cela)
2) Astura Bukedo (Antología de relatos y poemas de Campoamor, Pérez de Ayala, Palacio Valdés, Leopoldo Alas "Clarín")
3) Sentempa sinfonio (Sinfonía atemporal: antología poética española)
4) Poeto de l' popolo (Poeta del pueblo, de Miguel Hernández)
5) La stultaj infanoj (Los niños tontos, de Ana María Matute)
6) Tirano Banderas (Ramón María del Valle-Inclán)
7) Sanga Nupto (Bodas de Sangre, de Federico García Lorca)
8) Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj (Susana y los cazadores de moscas, de Pio Baroja)
9) Platero kaj mi (Platero y yo, de Juan Ramón Jiménez)
2) Paga el importe en BBVA 0182 4106 71 0207160717
3) Dona el libro a una biblioteca (pública, municipal, universitaria, de Instituto, Escuela, etc) en tu barrio, pueblo o ciudad.
4) Envía un mensaje a andaluciaesperanto@gmail.com informando a qué biblioteca donas el libro (para nuestra estadística).
Indica también a qué dirección debemos enviar el libro: ¿a tu dirección o directamente a la dirección de la biblioteca?
¿En qué bibliotecas de Andalucía hay ya libros en esperanto?
Haz clic en el enlace http://www.juntadeandalucia.es/cultura/rbpa y en la página que se abre, escribe:
a) en el recuadro Consultar el catálogo de, busca, por ejemplo: 03 CORDOBA (PROVINCIA)
b) en el recuadro Buscar, escribe: esperanto
c) haz clic en Buscar
Enseguida aparece una página con 84 Registros. Pulsa, por ejemplo, sobre el autor Gutiérrez Adúriz, Miguel y aparecen las 8 bibliotecas de Córdoba y provincia dónde se encuentra el libro Esperanto: curso del idioma internacional.
¡Esperamos vuestra colaboración!
Nota: Condición primordial para esta oferta es la donación de los libros a alguna Biblioteca.