jueves, 25 de noviembre de 2010

ZAMENHOF-TAGO 2010


La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo.
En tiu tago (aŭ en alia konvena tago proksima al ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon.

Sabate la 11an de decembro ni renkontiĝos en Granado okaze de la Zamenhofa Tago en komuna tagmanĝo ĉe la Junulara Gastejo de Granado. La prezo de la tagmanĝo po persono estas 10 eŭroj, kio inkludas kafumon en proksima kafejo.
La Junulara Gastejo situas ĉe Avenuo Ramón y Cajal, 2 (vidu mapon):
 http://www.inturjoven.com/es/albergues/albergue-inturjoven-granada.html
Tie ni renkontiĝos inter la 11,00 kaj la 11,30 h. por fari promenadon tra la urbo, kaj reveni al la Gastejo je la 13,30 h. por renkonti la ceterajn kiuj ĉeestos la komunan tagmanĝon ekde la 14a horo.
Dum nia renkontiĝo ni povos paroli pri la 16a Andaluzia Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Granado la venontan jaron.

Se vi intencas ĉeesti bonvolu sendi mesaĝon al la retadreso andaluciaesperanto@gmail.com  informante pri via nomo kaj kiom da personoj (familiano, amiko, ktp) venus kun vi.




El sábado 11 de diciembre nos reuniremos en Granada, con ocasión del Dia de Zamenhof, con un almuerzo común en el Albergue Juvenil de Granada. El precio del almuerzo por persona es de 10 euros e incluye el café en alguna cafetería cercana.
El Albergue Juvenil se encuentra en la Avenida Ramón y Cajal, 2 (próximo al Camino de Ronda), puedes ver el mapa de situación http://www.inturjoven.com/es/albergues/albergue-inturjoven-granada.html
Allí nos encontraremos entre las 11,00 y las 11,30 h. para dar un paseo por la ciudad, y regresando al Albergue a las 13,30 h. para encontrarnos con el resto del grupo que asistirá al almuerzo, a partir de las 14,00 h.
Durante el encuentro podremos hablar sobre la organización del 16º Congreso Andaluz de Esperanto, que se celebrará en Granada el próximo año.

Si deseas asistir, por favor envía un mensaje a la dirección de correo andaluciaesperanto@gmail.com indicando tu nombre y cuántas personas (familiar, amigo, etc.) vendrían contigo.

sábado, 20 de noviembre de 2010

Homlupa ludo

Mi estas ano de kordova asocio pri tabul-ludoj - http://www.jugamostodos.org/ -kaj ili donis al mi, de antau tri jaroj, la tradukon de la reguloj pri "Lupus in tabula" en esperanto. Gxi estas ludo eldonita de DaVinciGames (http://www.dvgiochi.com/). Nun, ili ne havas la lastan version de la regularo, sed la malnova versio povas esti elsxutata de:

http://www.davincigames.net/lit/lupus_in_tabula-regularo.pdf

Sed nun, ni havas pli bonan version de la originala ludo en:

http://esperanto-jeunes.org/IMG/pdf/homlupa_ludo.pdf

Ankau, la malnova ludo, Homlupa ludo, estas populara inter la geesperantistoj; legu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Homlupa_ludo
Tiu cxi ludo estas tre amuza kaj tre bona por praktiki esperanton, cxar la geludantoj cxiam necesas diskuti pri kiu el la aliaj geludantoj estas la homlupo. Se la gevilagxanoj ne eltrovas la homlupon, ili ne sukcesas.
Gxi estas versio de la tre kona ludo "Mafio".

Koran saluton,

Juan

jueves, 18 de noviembre de 2010

Documental Pilar Sarasola

Mi jhus ricevis la jenan inviton, pri kiu mi sciigas al Andaluzia Esperanto-Unuigho, kaj al chiuj andaluzaj geesprantistoj.  Temas pri dokument-filmo prezentota che la Filmoteko de Andaluzio, Str. Medina y Corella en Kordovo, la venontan 23an de novembro je la 18:00 horo, kies cheftemo estas la vivo de S-ino Pilar Sarasola, vivdino de S-ro Rogelio Luque.  Rogelio Luque estis prestigha kordova libro-vendisto dum la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento, li fondis en Kordovo la plej prestighan libro-vendejon en la urbo.  Post la morto de Rogelio Luque, komence de la civila milito, mortpafita pro liaj liberecanaj kaj naturismaj ideoj, lia vivdino S-ino Pilar Sarasola respondecighis pri la familia entrepreno.  Shi atingis subteni la firmaon dum la postmilitaj jaroj, poste pri ghi resondecighis la du filoj de la geedzoj kaj nuntempe unu el la nepoj. S-ro Rogelio Luque estis elstara kordova esperantisto, che sia libro-vendejo trovighis la oficiala sidejo de Kordova Esperanto-Asocio kaj li ech estis sekretario de la Esperantista Federacio de Andaluzio dum la 20-jaroj.  La reghisorino de la dokument-filmo, ankau ido de S-ro Rogelio Luque, kontaktis kun mi antau kelkaj monatoj por peti bild-materialon kie estus videbla Rogelio Luque dum kelka esperantista agado.  Mi sendis al shi aron da fotografajhoj de la 3-a Iberia Kongreso de Esperanto okazita en Kordovo en la jaro 1925 kaj en kies organizado S-ro Rogelio Luque agadis kiel vochdonanto.  La dokument-filmon pri la vivo de S-ino Pilar Sarasola oni prezentos, kiel jam dirite, la venontan 23an de novembro, kaj lau la reghisorino certigis al mi post la filmo, ene de la sekcio dedichita al dank-esprimoj, aperos la nomo de Andaluzia Esperanto-Unuigho pro la materialo havigita.  Alejandrina Urquízar, reghisorino de la dokument-filmo kaj ido de S-ro Luque, sendis al mi la suban inviton kiun mi siafoje dissendas al Andaluzia Esperanto-Unuigho kaj, ghenerale, al chiuj esperantistoj en nia lando.
 
Samideane kaj Amike,
Jose Maria Rodriguez
Kordovo

Acabo de recibir esta invitación que hago extensiva a la Asociación Andaluza de Esperanto y en general a todos los esperantistas andaluces.  Se trata de un documental que será presentado en la Filmoteca de Andalucía, C/ Medina y Corella en Córdoba, el próximo día 23 de noviembre a las 18:00 horas, cuyo tema es la vida de Pilar Sarasola, Viuda de Luque.  D. Rogelio Luque fue un ilustre librero cordobés de primeros de siglo, que fundó en Córdoba la más prestigiosa librería de la ciudad.  Tras su muerte al comienzo de la guerra civil, fusilado por sus ideas libertarias y naturistas, su Viuda Dª Pilar Sarasola se hizo cargo del negocio familiar, sacando a flote en la posguerra el negocio de la librería, que luego pasó a sus hijos y actualmente a uno de sus nietos.  D. Rogelio Luque fue un destacado esperantistas cordobés, en su librería se encontraba la sede oficial de la Asociación Cordobesa de Esperanto y llegó a ser Secretario de la Federación Esperantista de Andalucía durante los años '20.  La realizadora del documental, descendiente también de D. Rogelio Luque, contactó conmigo hace unos meses pidiendo material gráfico en el que apareciera Rogelio Luque en alguna actividad esperantista.  Le mandé una serie de fotografías del 3º Congreso Ibérico de Esperanto, que se celebró en Córdoba en el año 1925 y del que Luque fue Vocal en su organización.  El documental con la vida de Dª Pilar Sarasola se presentará, como ya he dicho, el próximo día 23 de noviembre, y según me comentó en los créditos de la película se agradece, entre otras instituciones, a la Asociación Andaluza de Esperanto por el material y la información aportada.  Alejandrina Urquízar, la responsable del documental y la persona que contactó conmigo me envía la invitación que aparece abajo, y que hace extensiva a toda la Asociación Andaluza de Esperanto.

Con un saludo
José María Rodríguez
Córdoba

martes, 16 de noviembre de 2010

Prezentado de libro kaj dokumentfilmo

Estimataj geamikoj,
Venontĵaŭde la 18an de novembro je la 19a horo en la Asembleo-Salono de la Provinca Deputitejo de Malago (Avenuo Pacífico, 54) estos prezentitaj la Libro kaj la Dokumenta Filmo pri la Marŝo Mondscale por la Paco kaj la Neperforto.


Okaze de la unua datreveno de la pasado tra nia urbo de la Marŝo por la Paco kaj la Neperforto, Mondo sen Militoj kaj Perfortoj kaj la ceteraj institucioj de la Humanisma Movado, iniciatintoj de ĉi tiu evento, invitas vin al la prezentado de la oficialaj memorlibro kaj dokumentfilmo pri la Mondscala Marŝo.

Dum la okazigo de la evento ni rememoros la iniciativojn plenumitajn en Malago kaj ni parolos pri kiel ni daŭrigos laborante laŭ la vojo de Neperfortoj.

Ni atendas vin!
Varman saluton.
Estela Rodriguez
Konverĝeco de la Kulturoj.