miércoles, 11 de abril de 2012

JAM PRETAS LA PROGRAMO PRI LA HISPANA KONGRESO ALMARGO 2012

Karaj legantoj, jen la adreso por legi detale la programon pri la 71-Hispana Kongreso, okazonta en la urbo Almagro, de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012




martes, 3 de abril de 2012


ĴUS APERIS LA NUMERO 93 DE

GAZETO ANDALUZIA

Ĉiuj membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo ricevos baldaŭ la novan numeron de nia revuo GAZETO ANDALUZIA.  Sur ĝi aperas la kutima branĉo informanta pri la Esperanto-movado en Andaluzio; la artikolo pri historio de nia lando pritraktas ĉi-numere la aferon pri La Plumbaj Libroj de Granado;  ankaŭ oni prezentas la projekton “Anda-Lernu” dank’al kiu jam okazis du rapidaj kaj intensaj kursoj en Kordovo kaj en Motrilo; la Lingva Angulo pruvos helpi uzi la refleksivon en nia lingvo;  aperas ankaŭ artikolo pri la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, cele diskonigi la agadon kaj historion de blinduloj en nia movado; ĉi-numere ni vojaĝos por turismi en la urbon Vera en Almerio.  La paĝo kiu temas pri  historio de la movado en Andaluzio parolas pri la Biblioteko de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo; la branĉo pri Flamenko sciigos al la legantoj pri unu el la plej grandaj nuntempaj flamenkaj kantistoj Calixto Sánchez;  la paĝo pri misteroj kaj legendoj prezentas al ni la historion de la jaena episkopo Alonso Suárez kaj fine la gastronomia branĉo helpos nin kuiri la jaenan “ajili mojili”.

Nu, ni esperas, ke al Vi ĉiuj plaĉos la revuo kaj ne forgesu, ke ĝi estas ankaŭ Via revuo.

José María Rodríguez
Redaktoro de GAZETO ANDALUZIA

ACABA DE SALIR EL NÚMERO 93 DE

GAZETO ANDALUZIA


Todos los miembros de la Asociación Andaluza de Esperanto van a recibir pronto un nuevo número de nuestra revista GAZETO ANDALUZIA.  En ella se podrá leer la sección habitual que informa del movimiento esperantista en Andalucía; el artículo sobre historia de nuestro país nos hablará de Los Libros Plumbeos de Granada;  también se informará del proyecto "Anda-Lernu", gracias al cual ya se  han organizado dos cursos intensivos y rápidos de la lengua internacional en Córdoba y en Motril;  la página Lingva Angulo intentará ayudarnos a usar correctamente el reflexivo en nuestra lengua; aparece también un artículo sobre la Liga Esperantista de Esperantistas Ciegos, con el objetivo de dar a conocer la actividad y la historia de los ciegos en el movimiento esperantista; en este número viajaremos para hacer turismo en Vera (Almería).  La página que suele tratar tems relacionados con la  historia del esperanto en Andalucía nos hablará de la Biblioteca de la Asociación Andaluza de Esperanto; la sección sobre Flamenco nos acercará a uno de los más grandes cantaores flamencos de la actualidad: Calixto Sánchez; la página de misterios y leyendas nos hablará del obisjo de Jaén Alonso Suárez y por último la página de gastronomía nos ayudará a preparar un plato típico de Jaen, el ajili mojili.

Así que esperamos que os guste a todos la revista, sin olvidar que también es Vuestra revista.

José María Rodríguez
Redactor de GAZETO ANDALUZIA