Jam aperis la n-ro 94-a de la
oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, GAZETO ANDALUZIA. Cele ŝpari iom da mono okaze de la
dissendado, ekde nun la revuo estas iomete pli maldika, tamen abundas informoj,
historioj kaj interesaĵoj pri Esperanto kaj pri Andaluzio.
Tiel, sur la 36 paĝoj de ĉi nova
numero, la leganto trovos informojn pri la Esperanto-movado en Andaluzio kaj la
protokolon de la ordinara ĝenerala kunveno de nia asocio okazinta en Kordovo dum
la monato februaro. La sekcio pri
historio de Andaluzio parolas pri Abbas Ibn Firnas, la unua homo kiu sukcese
flugis. Nia samieano Juan Cuquejo verkis
por ni ĉiujn novelon sub la titolo Ĉevaĉjoj; la sekcio pri gramatiko
pruvos montri kiamaniere uzi ĝuste NEK kaj la emfazan EĈ NE. La revuo estas dediĉata al la kordova vilaĝo
Puente Genil, do tra kelkaj paĝoj estos eble koni ĝian historion,
monumentojn, festojn kaj gastronomion.
La sekcio pri historio de la movado en Andaluzio prezentas al la legantoj
sevilan samideanon: Casto Vilar y Garcia (1851-1925). La paĝo pri Flamenko parolas pri la Usona
Flamenka Festivalo kaj la sekcio pri misteroj en Andaluzio montras al ni
terurajn okazintaĵojn ĉe la pavilono por kolombo-pafadi en Jabugo
(Onubo).
Do, post kelkaj semajnoj la AEU-anoj
ricevos ĉi novan numeron de la revuo, eble jen plia kialo por aparteni al
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĉu ne? Se Vi
ne estas membro de nia asocio kaj vi interesiĝas pri la revuo, bv. kontakti kun
ni:
GAZETO ANDALUZIA
Apartado de Correos
3142
14080 Córdoba