domingo, 14 de diciembre de 2014

Zamenhof-tago en Sevilo

25 geesperantistoj el Sevilo, Kordovo, Jaeno, Malago kaj Usono, kunsidis la 13-an de decembro por celebri la Zamenhof-feston en bela restoracio de la urbo Sevilo. La kunsido estis fruktodona kaj la plimulto promesis ĉeesti la venontan Andaluzian Kongreson, okazonta en Jerez de la Frontera. Baldaŭ ni anoncos per afiŝo, la daton de ĉi evento.

sábado, 22 de noviembre de 2014

ESPERANTO OFICIALE FARIĜIS NEMATERIA KULTURA HEREDAĴO DE POLLANDO

ESPERANTO OFICIALE FARIĜIS NEMATERIA KULTURA HEREDAĴO DE POLLANDO
La 20-an de novembro prof. Małgorzata Omilanowska, la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo, aprobis lokigon de la lingvo Esperanto sur la "Polan liston de nemateria kultura heredaĵo".


Tio estas rezulto de klopodoj iniciatitaj de Edmund Wittbrodt, membro de la pola senato, kaj s-ro Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

La nuna sukceso estas bazo, antaŭkondiĉo por proponi al UNESKO enlistigi Esperanton sur la "Reprezentan liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro".

Gratulon al la pola sekcio de EDE!

domingo, 9 de noviembre de 2014

19-a Andaluzia Kongreso

Kelkaj membroj de AEU, kunsidis hieraŭ ĉe la Universitato de Malago (Fakultato pri Kompudiko) kun la celo elekti la urbon por nia venonta 19-a Andaluzia Kongreso, kiu okazos la 30-a, 31-a de oktobro kaj la 1-a de novembro 2015 en la bela urbo Jerez de la Frontera.



miércoles, 29 de octubre de 2014

miércoles, 22 de octubre de 2014

Informa parolado pri Kurso de E-o en nia klubejo

Hodiaŭ, Carlos Spinola faris informan paroladon pri la nova kurso de E-o en nia klubejo. Mi esperas ke la nova kurso sukcesos kun kvar novaj gelernantoj. A.Arquillos




miércoles, 15 de octubre de 2014

Informa prelego pri Esperanto

Venontan mardon, la 21-an de oktobro, en la Lernejo Al-Ándalus je la 18,30 h. okazos Informa prelego pri Esperanto kun diapozitivoj. Strato Gustavo García Herrera s/n (Carranque)

martes, 30 de septiembre de 2014

Esperanto en Malago

Esperanto en Malago

Hodiaŭ la 30-an de mardo, nia grupo kunsidis en la Lernejo Al-Ándalus kun la celo babili kiel kutime kaj ĉi foje, ni profitis la okazon paroli pri niaj spertoj dum la someraj ferioj kaj pri la novaj kursoj de Esperanto: baza kaj meza. Carlos Spinola pretigas afiŝon por anonci la klasojn, kiuj okazos ĉe la lernejo Al-Ándalus, strato Gustavo García Herrera, s/n. Ĉiumarde de la 18-a ĝis la 19-a 30 h. Mi esperas koni novajn homojn. Bedaŭrinde ankoraŭ estas homoj kiuj ferias kaj ni kunsidis nur du paroj, kiun vi povas spekte sur la suba foto. Ne forgesu ĉeesti la klasojn.

miércoles, 24 de septiembre de 2014


ANDALUZA STUDENTINO SEKVAS LA INTERLINGVISTIKAJN STUDOJN DE LA UNIVERSITATO DE POZNAN

La pasintan 20-an de septembro komenciĝis en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznan (Pollando) nova kurso pri Esperanto kaj Interlingvistiko, tiu kurso okazas en ĉi tiu universitato ekde la jaro 1998.  La celo estas enprofundiĝi en literaturon, historion kaj movadon de esperanto, konatiĝi kun ĝia lingvistika priskribo, akiri larĝan bildon pri planlingvoj kaj interkultura komuniado.  Ĉi tiuj studoj daŭras tri jarojn, kaj post ili oni devas superi finan ekzamenon kaj defendi diplomlaboraĵon pri esperanta aŭ interlingvistika temo.  La Universitato havigas atestilon pri plenumitaj interlingvistikaj studoj, tio oni povas kompari al esperanta filologio.

La gelernantoj devas ĉeesti la kurson en la propra Universitato dum unu semajno, dufoje en la jaro. Ĉi-jare unu el tiuj studentoj estas Fátima Jiménez García de Arundo (Malago), kiun ricevis stipendion de Esperantic Studies Foundation kaj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kio faciligis la aliĝ-kostojn kaj ankaŭ la vojaĝojn kaj restadon en Poznan.

La celo de nia asocio estas atingi, post ĉi tiu unua jaro kaj dank’al la spertoj de Fátima, ke ĉiujare andaluza studento povu sekvi tiujn studojn, kaj tiel verŝajne baldaŭ ni povos atingi la oficialan agnoskon de esperanto fare de la andaluzaj universitatoj.  

Gratulon Fátima !


UNA ESTUDIANTE ANDALUZA EN LOS ESTUDIOS SOBRE INTERLINGÜÍSTICA DE                                           LA UNIVERSIDAD DE POZNAN

El pasado día 20 de septiembre comenzó en la Universidad Adam Mickiewicz de Poznan (Polonia) una nueva edición del curso de Esperanto e Interlingüística que se imparte en esa Universidad desde 1998.  El objetivo de este curso de pos-grado es profundizar en el conocimiento de la literatura, historia y organización del movimiento esperantista, conocer su aspecto lingüístico y adquirir una visión más amplia de las lenguas planificadas y de la comunicación intercultural.   La duración de los estudios es de tres años, finalizando los mismos con la defensa de un estudio sobre un tema relacionado con el esperanto o con la interlingüística, otorgándose posteriormente un título por esta universidad polaca, lo que sería comparable aproximadamente a un grado de filología esperantista.

A lo largo del curso los alumnos tienen que asistir una semana, a lo largo de dos sesiones, a las clases impartidas en la Universidad.  Este año una de las estudiantes del curso es Fátima Jiménez García, de Ronda (Málaga), quien ha conseguido una beca de la Esperantic Studies Foundation y de la propia Asociación Andaluza de Esperanto, lo que ha hecho posible su matrícula en el curso, así como los viajes y la estancia en Poznan.

El objetivo de nuestra Asociación es que a partir de este año, y con la experiencia de Fátima, podamos conseguir que cada año un alumno andaluz pueda seguir estos estudios, con el objetivo de que muy pronto podamos conseguir el reconocimiento del idioma internacional esperanto en las universidades andaluzas.

¡ Enhorabuena Fátima !


miércoles, 27 de agosto de 2014

Vizito de kataluna esperantisto al Malago

VIZITO DE KATALUNA ESPERANTISTO AL MALAGO

La 26-an de aŭgusto, en la trinkejo Esperanto ni havis la plezuron renkontiĝi kun Antoni Gimeno, juna esperantisto el Katalunio, kiu vizitis nian urbon kaj ĝuis kelkajn horojn kun grupeto da malaganoj ĉe la kutima Bar Esperanto, kie ni bierumis kaj tuj poste ni promenadis tra la urbo por viziti la Alkazabon kaj interesajn lokojn. Ni profitis la okazon por manĝeti bongustajn "tapas" ĉe la fama restoracio kaj trinkejo, El Pimpi. Li ricevis pozitivan impreson de nia urbo kaj eĉ krokodilis hispane.


domingo, 24 de agosto de 2014

99 UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN BUENOS AIRES

99 UNIVERSALA KONGRESO BUENOS AIRES 2014

Nadie se ha extrañado de la poca asistencia al congreso universal de Buenos Aires, algo más de 700 personas, debido a la gran distancia del continente europeo, pero es cierto que muchos esperantistas de la América Latina han podido disfrutar de un congreso de estas características por primera vez en su vida y puede que la única. Yo he tenido la suerte de participar y gozar de los buenos momentos vividos, las excursiones, los largos e interminables paseos por las grandes avenidas, el goce de escuchar el tango en directo y visualizar este maravilloso baile. También es digno de mención la buena comida a precios muy económicos para los europeos, la hospitalidad de los argentinos, el ambiente de sus calles del centro, los teatros, los lugares de expansión, pero sobre todo el ambiente esperantista que hemos experimentado en uno de los hoteles más lujosos de la gran ciudad. Estoy preparando un reportaje amplio y en esperanto para nuestro boletín y Gazeto Andaluzia, donde podréis saber más acerca de este evento.
           Dum la kunsido de UEA, mi reprezentis Hispanion kiel komitatano
           Movada Foiro: Mariló kaj mi propagandis Andaluzion
       Ĉe la teatro Metropolitan okazis la Solena Inaŭguro de la Kongreso
                               La Boca, tipa kvartalo de Bonaero
La Oblisko tre proksime de la hotelo kie okazis la UK 

lunes, 21 de julio de 2014

Varsovia Vento

Gekaraj, Varsovia Vento parolas pri mia malkovro de Esperanto kaj mia poezio. Mi ankaŭ deklamas du poemojn.

Klaku jenan ligilon: http://www.podkasto.net/

Ĝuu la aŭskultadon.

Ángel Arquillos.

lunes, 14 de julio de 2014

NATURA RONDA KAJ ESPERANTO

Okaze de la evento Natura Ronda en la urbo Arundo de la 11a ĝis la 13a de julio, nia Asocio kaj Arunda Esperanto   Klubo,   starigis  budeton por propagandi  la Internacian Lingvon kaj  oferti  kelkajn  librojn pri Esperanto, metodojn kaj vortarojn, interalie.   Nombraj homoj interesiĝis kaj aĉetis librojn. La etoso estis ege agrabla kaj ni pripensas fari ion similan en Malago, kiam eblos. Vivu Esperato.



lunes, 9 de junio de 2014

Kunsido en Arundo

La pasintan sabaton, 6-an de junio, kelkaj membroj de Malago Klubo kaj Arundo, kunsidis en Ronda por trakti diversajn temojn pri AEU kaj la kongresoj okazintaj en ĉi urbo. Ni profitis la okazon kuntagmanĝi kaj babili dum kelkaj horoj en bona etoso.

miércoles, 7 de mayo de 2014

Granda sukceso de la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 18-a Andaluzia okazintaj en Arundo (Ronda)

De la 1-a ĝis la 4-a de majo, en la urbo Ronda okazis unu el la olej gravaj kongresoj de Esperanto de Hispanio. Per nia AEU-Bulteno oni informos al vi pri la diversaj aferoj kaj la sperto de homoj el 11 landoj, kiuj ĝuis la belan urbon, bonegan veteron kaj etoson.


domingo, 13 de abril de 2014

Eksterordinara Ĝenerala Kunsido de AEU

ASAMBLEA GENERAL EXTRAORDINARIA DE LA
ASOCIACIÓN ANDALUZA DE ESPERANTO
 
CONVOCATORIA PARA TODOS LOS ASOCIADOS
 
Como Presidente de la Asociación Andaluza de Esperanto / Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, convoco a todos los miembros de la asociación a la Asamblea General Extraordinaria que se celebrará el día 4 de mayo de 2014, a las 10 h. en el Convento de Santo Domingo de la ciudad de Ronda (Málaga), con el siguiente orden del día:
 
1. Lectura y aprobación si procede, del acta de la reunión anterior.
2. Elección de nueva Junta Directiva para el período 2014-2016.
3. Situación del movimiento esperantista en Andalucía y situación actual de cada uno de los grupos locales.
4. Cursos de esperanto, presenciales y en la red.
5. Estado de cuentas.
6. Presupuesto de ingresos y gastos para el año 2014.
7. Ruegos y preguntas.
 
Málaga, 11 de abril de 2014
 
Fdo. El Presidente de la Asociación Andaluza de Esperanto
 
En el caso de no poder asistir y desear delegar el voto, el asociado deberá hacer llegar por cualquier medio a la Asociación un documento redactado en los siguientes términos:
 
AUTORIZACIÓN
 
D./Dª ______________________ con DNI ____________________________, miembro de la Asociación Andaluza de Esperanto delego mi voto ante la Asamblea General
Extraordinaria de la Asociación, que se celebrará en la ciudad de Ronda el próximo 4 de mayo, en la persona de D./Dª_________________________________________
 
_________________, a _______ de ___________________ de 2014
 
Fdo.  El socio delegante
 
---------------------------------------------
ASOCIACIÓN ANDALUZA DE ESPERANTO
EKSTERORDINARA ĜENERALA KUNSIDO DE
ANDALUZIA ESPERANTO-UNUIĜO
Alvoko al ĉiuj membroj de la Asocio.
Kiel Prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝ o / Asociación Andaluza de Esperanto, mi kunvokas ĉiujn membrojn cele ilian ĉeeston en la Eksterordinara Ĝenerala Kunsido de la Asocio, okazonta la venonta 4-a de mayo 2014-a ĉe la Urbodoma Kongresejo “Monaĥejo Santo Domingo” en la urbo Arundo (Malago), sub la jena tagordo:

1.       Legado kaj aprobo, se oportune, de la protokolo de la pasinta renkontiĝo.
2.       Elekto kaj nomumo de la nova estraro de la asocio por la jaroj  2014 – 2016.
3.       Nuna stato de la esperanto-movado en Andaluzio kaj agadoj de la lokaj grupoj.
4.       Kursoj de esperanto, ĉeestantoj kaj interrete.
5.       Konto-stato.
6.       Buĝeto de enspezoj kaj elspezoj por la jaro 2014.
7.       Demandoj kaj petoj.

Malago, la 11-a de aprilo 2014-a.
Subskribas: La Prezidanto de Andaluza Esperanto-Unuiĝo

Se Vi ne povas ĉeesti Vi rajtas pridelegi Vian voĉdon-rajton .  Por tio, nur estos necese havigi al la Asocio dokumenton esprimatan jenon:
RAJTIGILO:
S-ro / S-ino ___________________ kun identigilo _____________________, membro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, pridelegas mian voĉdonon ĉe la Eksterordinara Ĝenerala Kunsido, okazonta en la urbo Arundo la venonta 4-a de majo, al S-ro / S-ino ___________________.

_________________, la ______ de __________________ 2014-a.

domingo, 12 de enero de 2014

73-a Hispana kaj 18-a Andaluza Kongresoj de Esperanto Ronda (Arundo)

                                   
       Por konsulti la paĝon pri la kongresoj alklaku ĉi ligilon
     http://arundakongreso2014.wordpress.com/