miércoles, 27 de septiembre de 2017

Zamenhof-Tago en Torrox

Pro diversaj kialoj la 21-a Andaluzia Kongreso de Esperanto, ne okazos ĉi-jare, sed ni preparis specialan eventon okaze de la Zamenhof Tago. Ni pardompetas al tiuj, kiuj jam planis ĉeesti la kongreson.

La Zamenhofa Tago (15a de decembro) estas la naskiĝtago de L.L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo.

En tiu tago, aŭ en alia konvena tago proksima al ĝi, esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon.

Andaluzoj festos la Zamenhof-Tagon la sabaton 16an de decembro per komuna tagmanĝo en restoracio che la marbordo de Torrox.

La celebrado de la 15a de decembro ankau estas konata kiel Tago de Esperanto-Literaturo au Tago de Esperanto-Libro. Tiel, ni solenos la 30-an datrevenon de "Pandemonio", unua literatura libro eldonita de AEU en 1987.

El Dia de Zamenhof (15 de diciembre) es la fecha de nacimiento de Luís Lázaro Zamenhof (1859-1917), iniciador del Esperanto, y la fiesta más extendida en la cultura del Esperanto.

En ese día, o en fecha cercana, los esperantistas en todo el mundo celebran encuentros especiales para festejar la ocasión.

Los andaluces celebraremos el Dia de Zamenhof el sábado 16 de diciembre con un almuerzo en restaurante de Torrox-Costa.

La celebración del 15 de diciembre es también conocida como el Dia de la Literatura en Esperanto o Dia del  Libro en Esperanto. De esta manera, conmemoraremos el 30º aniversario de "Pandemonio", primer libro editado por la Asociación Andaluza de Esperanto en 1987.


viernes, 22 de septiembre de 2017

 VENU AL TORROX  la 16an de decembro 2017 por soleni la
 30-an datrevenon de la inaŭguro de la Avenuo Esperanto.


La 11an de oktobro 1987, okaze de la 5a Andaluzia Kongreso de Esperanto estis inaŭgurita en Torrox-Costa la Avenuo Esperanto far la Urbestro de Torrox, la Prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj la loka esperantisto s-ano Antonio González Alvarez,  kun ĉeesto de la Skabeno pri Kulturo de Torrox kaj la gekongresanoj.

Tridek jarojn poste ni renkontiĝos denove en Torrox-Costa por fari reinaŭguron de la Avenuo Esperanto kaj omaĝi al la toroksa samideano Antonio Gonzáles Alvarez, forpasinta en 2007.
Tiel la nova ŝildo kun la nomo Avenuo Esperanto kiel la ŝildo por la omaĝo al Antonio González Alvarez estas preparataj de la Urbodomo.

Ni kore invitas esperantistojn, familianojn, amikojn kaj simpatiantoj veni al Torrox la sabaton 16an de decembro.
Ni aendas vin!


VEN A TORROX el 16 de diciembre para conmemorar el 30º aniversario de la inaŭguración de la Avenida Esperanto.

El 11 de octubre de 1987, con ocasión del 5º Congreso Andaluz de Esperanto, fue inaugurada en Torrox-Costa la Avenida Esperanto por el Alcalde de Torrox, el Presidente de la Asociación Andaluza de Esperanto y el esperantista torroxeño Antonio González Alvarez, con la asistencia del Concejal de Cultura de Torrox y muchos de los congresistas.

Treinta años después, volveremos a reunirnos en Torrox-Costa para hacer una reinauguración de la Avenida Esperanto y homenajear a nuestro compañero esperantista en Torrox Antonio Gonzáles Alvarez, fallecido en 2007.
Tanto el nuevo rótulo para la Avenida Esperanto, como la placa-homenaje
para Antonio, están siendo confeccionados por el Ayuntamiento de Torrox.
Invitamos a los esperantistas, familiares, amigos y simpatizantes que acudan a Torrox-Costa el sábado 16 de diciembre.
¡Os esperamos!


martes, 7 de marzo de 2017

ALIĜU AL NIA ASOCIO ANDALUZIA ESPERANTO UNUIĜO

Aliĝu al nia Asocio kaj vi ricevos belan donacon
Hacte socio de nuestra Asociación y recibe este regalo.
Kiel ĉiuj jaroj ni informas pri la ekzisto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, asocio kiu celas pri la disvastigo de la internacia lingvo en Andaluzio kaj pri la diskonigo de la andaluzia kulturo en la esperantista mondo. AEU estas asocio sendependa de la ceteraj lokaj grupoj ekzistantaj en Andaluzio, kvankam ni estas je la dispono de ĉiuj ili kaj ankaŭ de kiu ajn grupo aŭ homo deziranta disvastigi esperanton, ĉefe pere de la sendo de propagandiloj, libroj aŭ pere de aliaj kunlaboradoj por disvastigi nian lingvon en Andaluzio.
AEU eldonas la revuon “Gazeto Andaluzia” kvarfoje en la jaro, ni jam publikigis la numeron 102-an kaj ankaŭ ni dissendas internan "AEU-bultenon" inter niaj membroj, ankaŭ, kiel Vi jam scias, ni organizas ĉiujare la Andaluzian Kongreson de Esperanto, la pasintan jaron ni okazigis la 20-an kongreson en la urbo Antekero.
La pagenda kotizo por aparteni al AEU estas 20 euroj jare. Ĉi-jare, por tiuj kiuj pagos sian kotizon antaŭ la 30-a de aprilo, ni oferas malgrandan propagandan donaceton, temas pri menor-bastoneto 8 Gb. Do, se Vi deziras esti membro de AEU, bv. sendi al ni leteron al la e-adreso: esperanto14@ono.com aŭ angelarquillos@gmail.com, kaj enmetu en la konton de la banko BMN (eksa Caja General de Ahorros de Granado) n-ro nº ES80 0487 3225 1420 0000 6979,
Por pagi eksterlande bv. uzi jenan kodon: IBAN ES80 0487 3225 1420 0000 6979 //SWIFT/BIC : GBMNESMMXXX konton nome de “Asociacion Andaluza de Esperanto”.
la kvanton 20 eurojn, sciigante pri Via nomo kaj la afero: Kotizo 2017.
Korajn salutojn kaj ni ĉiuj laboru por la disvastigo de Esperanto en Andaluzio